Zbigniew Herbert
O dwu nogach pana Cogito
Pri la du kruroj de Sinjoro Cogito
Maldekstra kruro normala
Dirus vi optimisma
Iomete tro mallonga
Knabeca
En la rideto de la muskoloj
Kun bele konstruita suro
Dekstra
Ho Dio mia-
Malika
Kun du cikatroj
Unu preter la akilkalkano
Alia estas ovala
Helrozkolora
Hontiga memoraĵo de forkuro
Maldekstra
Saltetema
Dancema
Troe amanta vivon
Por ke risku ion ajn
Dekstra
Noble rigida
Primokanta la danĝeron
Nu jen
Per la du kruroj
Maldekstra kiun eblas kompari kun Sanĉo Pansa
Kaj dekstra
Memoriganta sencelan kavaliron
Iras
Sinjoro Cogito
Tra la mondo
Iomete ĉanceliĝante
na język esperanto przełożył
Enguerran Massis (Francja)
|